RUS ENG DEU GRE FRA ESP POL EPO BLG SRB

skolto: МК74
tradukinto: yurishevchuk
publikanto: civiliza
KRD DE ROGOZIN "ПРОФИЛЬ"
№9(708), 14.03.2011
Ruslando
POLITIKO KAJ SOCIO

Olga Pavlikova


Rogozin


Ruslando kaj Eŭropo kalkulis kvin potencialajn minacojn pri sia sekureco, nur restis interkonsentiĝi pri la komuna agado.

Antaŭnelonge la konstanta reprezentanto de Ruslando en NATO Dmitrij Rogozin estis nomumita kiel speciala reprezentanto de la Prezidento pri kunagado kun la alianco pri la demandoj de la kontraŭmisila defendo (KMD). Pri kial estis necesa krei novan postenon kaj ĉu havas Ruslando kaj NATO ŝancojn interkonsentiĝi pri la problemo KMD, li rakontis en sia intervjuo al la «Profilo».

En kio konsistas via tasko-maksimum en la posteno de la speciala reprezentanto pri la KMD?

Mi ne diru pri iu tasko-maksimum. Komence necesas formi interdepartementan laborgrupon kaj atingi efikan kunordigon de la rusiaj ministerioj kaj departementoj je ĉi komplika direkto. Ja la kontraŭmisila defendo de Usono estas ne nur teknika solvo, sed temas pri nova ideologio de NATO en la XXI jc. Ni havas tre malmulte da tempo, ĉar estas akcele kreata la usona programo de la dislokado de elementoj de la strategia KMD en la Eŭropa kontinento. En la bazo de la programo estas deziro ricevi unikan avantaĝon kompare kun la aliaj ŝtatoj. Usono deziras sekurigi sin de ĉiuj eblaj malagrablecoj, kio estas komprenebla. Tamen tio rompas la strategian balancon kaj ne reagi ni ne povas.

Kiel vi opinias, ĉu pretas la gvidantaro de la alianco al cedoj dum la intertraktoj kun Ruslando?

Ĉi tie ne temas pri iuj cedoj, sed pri tio, kian estonton volas Eŭropo kaj Usono por siaj infanoj. Principe la kreo de la kontraŭmisila defendo povas esti unika ŝanco por reale alproksimigi rusianojn, usonanojn kaj civitanojn de la eŭropaj landoj. En la pasinta jaro ni en la Konsilio «Ruslando-NATO» pritaksis minacojn pri sekureco de Ruslando en XXI jc. La rezulto de la analizo estis kvin direktoj ― Afganistano, kontraŭterorista lukto, lukto kontraŭ mara piratagado, ŝirmado de la krite gravaj objektoj de la infrastrukturo de la naturaj kaj teknikaj katastrofoj kaj disvastigado de la amasarmiloj kaj ĝiaj transportiloj. La lasta problemo estiĝis ŝlosila.

La afero estas tia, ke nun pro la evoluado de la teknologioj faciliĝas la aliro al la unikaj nukleaj objektoj. Kaj ne nur flanke de la ŝtatoj, sed ankaŭ flanke de la ekstremistoj kaj teroristoj, kiuj teorie povas provizi sin per tiaj teknologioj aŭ eĉ simple preni ilin. Se ili havos transportilojn por tiuj armiloj, ekzemple, rakedojn, tio estos reala minaco por la tuta mondo. Analizinte ĉiujn kvin direktojn, ni konkludis ke nek Ruslando minacas la Okcidenton, nek la Okcidento minacas Ruslandon. Ĉiuj minacoj ― kaj por ni, kaj por eŭropanoj ― devenas de la triaj landoj. Sekve, ni havas la ŝancon kune provi neŭtraligi ĉi minacojn. Tamen, se dum nia laboro ni ne sukcesos interkonsentiĝi kaj, des pli, se ni ekscios, ke ĉiuj tiuj eksteraj minacoj ― estas nur preteksto por la kreo de la sistemo KMD ĝuste ĉe niaj landlimoj ― tiam aperos risko de la reveno al la malfacila pasinteco. Al novaj fobioj kaj novaj malkonkordoj. Tio alkondukos al la vetarmado ― kiel ĉe ni, samtiel ĉe ili. Tiel, tio pri kio ni intertraktas estas ne demando pri koncedoj, sed demando pri bona aŭ malbona estonteco por Ruslando kaj por Okcidento.

Kiomgrade NATO pretas al la kompromiso?

Nun niaj usonaj kolegoj ne demonstras la deziron intertraktadi, sed ni havas aferojn ne nur kun ili, sed ankaŭ kun la eŭropanoj. Ene de Eŭropo estas diversaj opinioj pri la sistemo KMD kaj estas diversaj rilatoj koncerne al ni. Tial, kiam ni parolas pri NATO, ni konsideru, ke ĝi ne estas iu monstro, elgrimpinta el la kaverno de la kolda milito, sed tio estas komplikega, interne kontraŭdira konglomeraĵo de diversaj landoj. Certe, Usono ludas egan rolon, 75% da budĝeto de NATO ĝi pagas. Tamen siajn sistemojn de KMD Usono konstruas sur la eŭropa tereno, kaj la eŭropaj gvidantoj ankaŭ havas sian opinion pri tio. Kaj ju pli proksimas al ni eŭropaj landoj, des pli ili koncedemas, kaj ju malproksimas ― des malpli. La pozicio de Eŭropo pri tiu ĉi problemaro estas ambigua kaj ĉar la decido estu komuna, ĝi estas konstante prokrastanta. Tial ni ankoraŭ havas la tempon, malgraŭ ĝia malsufiĉo, por persvadi pri nia praveco. Kaj nun ni laboras pri nia intertrakta pozicio.

Kia estos la strategio de Ruslando, se NATO ne emos cedi?

Ni ankaŭ havu garantiojn sendepende de tio, kiu estos la nova mastro de la Blanka Domo. Kaj por kio ni devos aŭ esti parto de ĉi tiu sistemo (KMD), aŭ interkonsenti kun niaj partneroj ke ni havos du diversajn sistemojn, sed ili estos celigita je direkto, de kie venas potenciala minaco. Ni komprenas, ke se ĝenerale estas iu minaco, do ĝi estas sude. En la nordo estas nek unu lando, kiu minacus Eŭropon per atako. Nek svedoj, nek finnoj, nek Groenlando atakos Eŭropon.

Tiel, sendepende de tio, kiel procedas la intertraktadoj, ni neniaokaze ne pridubas la programon de rearmado de Ruslando, inkludante la fortigon de nia nuklea potencialo. Alia afero estos, se la situacio disvolviĝos drame: ni estos devigata dispozicii niajn rakedojn en certaj lokoj kaj ne teni ilin en arsenaloj.

Ĉu estas en Ruslando sistemoj analogiaj al la usonanaj?

Ni havas ĉion. Niaj civitanoj povas dormi trankvile. Almenaŭ dum la proksimaj dek jaroj.

Ni nun observas kio okazas en Libio. Kiel vi opinias, kiom reale la enmiksiĝo en la tiean konflikton de Usono aŭ NATO?

Mi opinias, ke NATO neniun kampanjon ne partoprenos. La milito kontraŭ Jugoslavio okazinta malgraŭ la normoj de UN ĝis nun estas konsiderata de multaj homoj ĉi-tie kiel eraro. Sed mi plene supozas, ke Usono kune kun siaj anglo-saksaj amikoj teorie povos enmiksiĝi en la konflikton en Libio. Mi rezolute kontraŭas tion. Mi opinias, ke ĉiujn agojn de milita plano, ĉiujn violentojn, eĉ sub la plej noblaj pretekstoj, sed sen sankcio de UN, oni povas konsideri kiel rompo de la internacia juro.

Krome, mi dubas, ke enmiksiĝo en enlandan konflikton alkondukos al pozitiva rezultato. Facilas enmiksiĝi, sed malfacilas elmiksiĝi. Rezulto de la enmiksiĝo povos esti ke la intermilitantaj flankoj momente unuiĝos kontraŭ la komuna malamiko.

Vi sendube scias pri la informo de sociologoj asertantaj, ke preskaŭ duono da ruslandanoj koncedas la eblecon de la ripeto de la proksimorienta scenaro en Ruslando. Kiomgrade tio eblas, laŭ via opinio?

Mi opinias, ke tion oni diras pro kolero, sed ili mem ne kredas je tio. Tio estas kuirejaj babiloj de homoj, kiujn kolerigas niaj superuloj. Ankoraŭ freŝas en la memoro la okazintaĵoj de 1993 j, pro tio ni memoru, ke similaj konfliktoj en nia lando ĉiam finiĝas per granda sango.

Ĉu planas vi partopreni la baldaŭan baloton je la Ŝtata Dumao? Ekzemple, flanke de la «Justa Ruslando»? (unu el la tutrusia politika partio)

Mi dume nenion decidis. Oni devas kompreni, ke estas la etiko de la ŝtatservo, kaj unuavice ĝi rilatas al la ambasadoj.

Ĉiu ambasado estas la vizaĝo de sia lando eksterlande. Kaj ĉiujn ŝanĝojn en mia sorto mi estas devigata interkonsentigi kun la Prezidento de Ruslando. Tio ne estas demando de servileco, sed de etiko de la rilatoj kun la ŝtatestro.

Certe, mi ne rajtas perdi ian senton de engaĝeco rilate al mia lando ne nur en civitana, sed ankaŭ en la politika plano. Sed mi povas nur diri: sfero de miaj respondecoj kiel de la reprezentanto de Ruslando en NATO ne limiĝas per unu jaro de laboro.

Ĉu ŝanĝiĝis via opinio pri interetnaj problemoj ekde la tempo de la lastaj antaŭbalotaj videoreklamoj de «Patrio» (tutruslanda soci-politika organizaĵo)?

Ne. Mi miajn principojn ne ŝanĝas kaj ne revizias. Mi opinias, ke en la videoreklamoj de 2005 j. ĉiu vidis tion, kio vivis en li. Ksenofobo vidis ksenofobon, homo kun sociala konvinko vidis socialan kunsencon.

Evidente mi vidis en ĝi nur ― la deziregon atentigi pri impertinenteco en la rilato inter la popoloj. Sed ĉio estis interpretita aliel. Kaj nun min maltrankviligas, ke ne nur en Ruslando, sed ankaŭ en Eŭropo okazas akra radikaliĝo de la politika vivo, eskaladas malestimo al la alia, okazas revizio de la principoj de interpopola komunikado, evidentiĝas malesto de kutimo kaj maldeziro loĝi kune.

Tio povas konduki minimume al segregacio, kreo de gettoj, maksimume ― al disfalo de nuntempe ekzistantaj ŝtataj komunecoj.

Dosiero.

Dmitrij ROGOZIN naskiĝis la 21-an de decembro 1963 en Moskvo. En 1986 finis la internacian fakon de la fakultato de ĵurnalistiko de la Moskva ŝtata universitato. Li laboris en la Komitato de junularaj organizaĵoj de USSR. En marto de 1993 li ekgvidis la popola-patriotan movadon «Internacia kongreso de rusaj komunumoj». De 1997 ĝis 2007 li estis deputito de la Ŝtata Dumao. En 2000-2003 ― prezidanto de la komitato de la Ŝtata Dumao pri internaciaj aferoj, en 2002-2003 – speciala reprezentanto de la Prezidento de Ruslando pri la problemaro de la Kaliningrada regiono. Septembre de 2003 li estis elektita kunprezidanto de la Supera Konsilio de la bloko «Rodina» (Patrio) kaj gvidanto de ĝia balota stabo. Laŭ la resumo de la balotoj de 2003, kiam la bloko ricevis 9.1% da voĉoj, li estis elektita vicprezidanto de la Dumao, poste li ekgvidis la dumaan frakcion de «Rodina». En novembro 2005, antaŭ la balotoj je la Moskva urba Dumao, «Rodina» produktis skandalan videoreklamon kun la partopreno de Rogozin «Ni purigu la urbon de koto», kiu estis agnoskata kiel ksenofobia kaj ekstremista. La politikiston oni informe bojkotis. Aŭtune de 2006 li demisiis de la postenoj de la prezidanto de la partio «Rodina» kaj de la gvidanto de ĝia frakcio en la parlamento. Januare de 2008 Rogozin estis nomumita kiel konstanta reprezentanto de Ruslando en NATO. La 18an de 2011 j. li estis nomumita kiel speciala reprezentanto de la Prezidento de Ruslando laŭ la interagado kun NATO en la sfero de la kontraŭmisila defendo. Li havas superan diplomatian rangon de eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro. Doktoro pri filozofio. Li estas edziĝinta kaj havas filon kaj du nepinojn.


Vorta ludo: la rusa titolo de la artikolo sonas kiel «PRO Rogozin», kion oni povas kompreni kiel «Pri Rogozin». PRO oni povas traduki kiel Kontraŭmisila Defendo ― KMD.


Referenco al la fonto Forum




Ĉiuj rajtoj rezervitaj kaj garditaj de la leĝo.
Ĉe la plena aŭ parta uzado de la materialoj referenco
al inosturman.com estas deviga (en la interreto - hiperligilo).
© ИНОШТУРМАН 2010-2011
Adreso de elektronika poŝto de la redakcio:
civiliza@inosturman.com